Prelego pri la kontraŭleĝa historia rajto al la kataluna sendependismo

Ĉi-tio estas la prelega teksto de la aŭtoro en la brusela sidejo de la Eŭropa Parlamento, la pasintan 6-an de marŝi, en akto organizita de la Grupo de Konservativuloj kaj Reformistoj Europaj (GCRE) kaj "Vox" titolita Katalunio, regiono hispana.


Kio min koncernas estas klarigi al vi mallonge pri la falsec-historia rajtigo al la kataluna sendependiĝo. Ĉar malmulte da tempo disponeblas, mi prezentos por vi nelongdaŭre ok argumentojn por respondi al la senĉesa historia falsigo fare de la sendependistoj.

 

1) La unua, preskaŭ superflua, estas ke, evidente, Katalunio posedas neniun rajton al memdecido, rajto tre klare difinita en UNO (Unuiĝintaj Nacioj) kaj kies titol-posedantoj apartenas al antikvaj koloniaj teritorioj aŭ al submetiĝantoj de eksterlanda povo, tio tutklare, ne estas la afero pri Katalunio.

 

2) La dua konsistas pri obsedo de la secesiistoj eltiri el pasinteco ekzistadon de reĝlando, grafejo, dukejo, respubliko aŭ ajna Ŝtat-formo, la rajton al secesio en la XXI-a jarcento. Ĉu vi imagas ke el la reĝlandaj ekzistadoj dum la VIII-a jarcento, kiel Essekso, Vessekso aŭ Mercio, iu ajn povus elkonkludi rajtigan disiĝon de Britio por la XXI-aj ĉi-jarcentaj enloĝantoj. En Italio ekzistis la Venecia kaj Ĝenova respublikoj, la Sarda reĝlando, tiuj de Napolo kaj de la Du-Sicilioj. Ĉu tial, ĉi italaj regionoj rajtus disiĝi el Italio en la XXI-a jarcento? En Germanio estis la Baviera, Prusia, Sajonia, Hannovera aŭ Vutemberga reĝejoj, kaj aliaj trideknaŭ ŝtatoj de la Germana Kunfederacio. Ĉu vi imagas la mokridojn ene de Germanio se al iu venus en la kapon aserti, ke la teritoriaj enloĝantoj el tiaj ekzistintaj reĝlandoj rajtas sendependiĝi en la XXI-a jarcento? Kaj vi ne forgesu detaleton, ke entute ĉi ĵus menciitaj reĝujoj kapablis ekzisti, dume, neniam estis Katalunia sendependa reĝlando. Do, se neniu el la ĉi-teritoriaj enloĝantoj rajtas disiĝon el iliaj nacioj, kial katalunanoj rajtus ĝin?

 

3) La secesiistoj asertas ke Katalunio estas al Hispanio io fremda, ke ĝia interligiĝo okazis tre malforta. Sed Katalunio ĉiam estis parto de Hispanio, ne malpli ekde kiam Romo komencis administran organizadon por ĉiuj gentoj de la Iberia Duoninsulo, kun la kataluna Tarragono kiel unua ĉefurbo de la romia Hispanio. Kaj poste, la kataluna Barcelono fariĝis la unua ĉefurbo de la visigota Hispanio. Post tiam, la katalunoj kunhelpis al ĉiuj historiaj entrepenoj de Hispanio: La Rekonkero dum ok jarcentoj kontraŭ la musulmanaj invadintoj, la malkovro kaj konkerado de Ameriko, ktp. Ĉar kun Kolumbo kaj Hernan' Kortes' estis multaj katalunoj, kaj granda parto el la amerikaj evangelistoj estis katalunaj monaĥoj. Kaj ĉar ni troviĝas en Bruselo, ne povas memor-forlasi la Flandran Regimenton, en kiu multaj katalunaj soldatoj batalis je ordonoj de la Duko de Alba, sed evidente, la sendependistoj katalunaj neniam mencias ĝin.

 

4) Kvarvice, katalunaj disiĝistoj asertas ke Hispanio estas desartikita nacio, neperfekta, maltre solida, ne tute prilaborita. Sed se oni ekrigardas Eŭropon, ni konstatos ke nacioj sendudeblaj kiel Italio kaj Germanio, unuiĝis antaŭ nur cent kvindek jaroj. Rilate al Francio, alia nacio ege evidenta, la Saboja kaj Nica regionoj aneksiĝis antaŭnelonge, en 1860. Kaj Alsacio kaj Loreno antaŭ sufiĉe malpli: eksakte antaŭ cent unu jaroj, en 1918, fine de la Unua Mondmilito. Pri Polando, depende de la priparolata jarcento, oni vidos sanĝi ĝian grandecon kaj lokon sur la mapo. Eĉ ĝi malaperis dum longa tempo. Kontraŭe, Hispanio, daŭras ses jarcentojn estante kiel ĝi nun estas. Nu bone, se neniu el la ĉi-landaj regionoj, malgraŭ freŝdata aneksiĝo, rajtas al secesio, kial permesi al Katalunio, dumil jarojn ene de Hispanio? 

 

5) Kvina temo rilatas al Skotlando, kies leĝa referendumo en 2014 estas tre utiligata kiel ekzemplo, de la katalunaj sendependistoj. Sed la ekzemplo ne taŭgas, ĉar la konstitucia brita leĝaro ne estas la hispana, laŭ tio, oni ne komprenas kial oni devus pliampleksigi ĝin al Hispanio ol al ajna alia lando de la mondo. Ĉar brita konstitucio estas, evidente, frukto el la Britia historio. Tial ke, du parlamentoj, skota kaj brita, interkonsentis kunfandiĝi kaj konformigi la Reĝladon de Granda Britio, pere de la Unuiĝa Akto. Sed, rilate al la hispana kazo, neniam estis kataluna Parlamento el Kataluna reĝlando, kiu interkonsentus samnivele kun Hispana parlamento de Hispana reĝlando por konformigi la Unuiĝintan Reĝladon de Hispanio pere de Protokolo pri Unuiĝo. Do, historia ekspliko kaj juraj konsekvencoj absolute malsamas.

 

6) Alia ĉefa faktoro el la falsista propagando sendependisma estas ke Katalunio invadiĝis de Hispanio en 1714, elemento tre utiligata tiom ekstere, kiom interne. Ekstere, por allogi simpatiantojn el inter tiuj misinformitoj, kiuj kredas pri eta lando invadata de alia pli forta potenco. Kaj interne, por mensopurigado al la katalunoj mem, ĉefe al infanoj. Ekzemple: la sendependisma gvidanto Artur Mas deklaris al Le Monde en frebuaro de 2012 : "Katalunio apartenas perforte al hispana Ŝtato ekde antaŭ tricent jaroj, post batalaj kaj militaj perdoj". Sed tio-ĉi estas tutsimple mensogo. Kio okazis en Hispanio dum 1714 ne temis pri milito inter hispanoj kaj katalunoj, sed inter anoj de la kandidato Habsburga kaj de la Borbona. Kaj anoj el ambaŭ kandidatoj, ekzistis en ĉiuj hispanaj regionoj, Katalunio inkluzive. Sed, ĉar Barcelono estis la lasta kontraŭstaranto favore al finfine venkita Habsburga kandidato, per taŭga manipulado oni prezentas la faktojn, kiel milito inter hispanoj kaj katalunoj. Kaj, supraĵe, precipa kaŭzo de la probable plimulta apogo en Katalunio al Habsburga kandidato, estis la tradicia alfranca fobio de la katalunoj, rimarko, kiu kompreneble, Artur Mas ne klarigis en Le Monde.

 

7) Alia el la mensogoj, tre propagand-efika, per kiu oni misinformas la eŭropan publikan opinion, konsistas aserti ke Katalunio meritas sendependiĝon ĉar estis aparte speciala suferanto dum la Franko-reĝima politiko. Certe, ne estas ĉi-tie momento kaj loko por ekspliki ĝin. Mi donos al vi nur tri etajn detalojn: okazis pli da katalun-volontulaj batalantoj ĉe la frankista bando ol ĉe la respublika; la frankisma reĝimo estis superŝutita de katalunaj ministroj, parlamentanoj, ambasadoroj kaj aliaj altrangaj postenuloj; kaj Katalunio rezultis la plej favorata regiono dum la frankisma ekonomia politiko. Ni povus plidaŭrigi ĝis la infinito, sed mi havigos por vi nur unu donitaĵon: kiam Franko pereis, Katalunio, kiu reprezentas 6% el la hispana teritorio, enhavis 45% de aŭtovojaj kilometroj. 

 

8) Laste, alia argumento ege sentem-efika: la kataluna lingvo kiel pravigo por la sendependiĝo, ia absurda eltrovita rezonado, sed propagande tre uzata. Ĉar, ekde kiam lingvo egalas al nacio? Oni kalkulas ke en la mondo estas parolataj ĉirkaŭ 6.000 lingvojn, kaj en UNO representiĝas 193 landoj. Kio do okazas? Kio ĉi-tie fiaskas? Ĉu en la mondo plias 5.800 lingvoj? Aŭ ĉu en UNO mankas 5.800nacioj? Sed ni proksimiĝu al Eŭropo. Ĉar la ununura lando kie oni parolas unusolan lingvon estas Islando. Ĉiuj aliaj estas multelingvaj. Ci-tie, en Belgio, kiel ekzemplo, oni parolas tri : francan, flandran kaj germanan. Kaj en Francio kaj Italio, landoj ŝajne unulingvaj, oni parolatas pli da lingvoj ol en Hispanio. Ĉu pretus Francio, la République Une et Indivisible, kosenti sendependecon al Alsaco ĉar tie oni parolas germane, al Bretonio ĉar tie oni parolas bretone, al Provenzo ĉar tie parolas la provenzalan, al Korsiko ĉar tie parolas la korsikan, al la Atlantikaj Pirineoj ĉar tie oni parolas vaske, al Rusiljono ĉar tie oni parolas katalune? 

 

Ni konkludu: Katalunio havas neniun rajton historian, nek juran, nek etnan, nek lingvan, nek kulturan, nek io ajn, al secesio. Aŭ kiel la sendependistoj asertas, neniun rajton decidi, eŭfemismo uzata por ne mencii la neaplikeblan memdecidon.

 

Kial speciala privilegio? Pro kia speciala supereco, la katalunoj havus rajton decidi unuflanke la Hispanan detruiĝon dum la aliaj hispanoj devus teni la buŝon fermita? Ĉar ni ne forgesu ke la tiom multe gurdita naci-kataluna prikonstruado estas nur la nacia neniigo de Hispanio.

 

Ĉu vi, gesinjoroj francaj, italaj, britaj, polaj, germanaj, konsentus ke enloĝantoj el iu ajn regiono decidus la detruon de siaj nacioj sen ke aliregionaj loĝantoj povus partopreni?

 

Efektive, ekzistas la rajton decidi: estas rajto, kiu por decidi je ekzistado aŭ malapero de Hispanio, havas ĉiujn hispanajn civitanojn.